Minoritata lingvo

Minoritata lingvo estas lingvo parolata de minoritato de la loĝantaro de iu lando. Minoritataj lingvoj kutime ne estas lingvoj oficialaj, tamen ankaŭ ili havas sian kulturon kaj literaturon, foje nur buŝan, foje ankaŭ skriban.

Kelkaj minoritatoj estas nur branĉoj de sia ĉefgento, kiu regas en propra ŝtato (ekz. polaj minoritatoj en Germanio, Usono ktp. estas branĉoj de la pola ĉefgento en Pollando), sed multaj nacioj ne posedas propran ŝtaton kaj ekzistas sole kiel naciaj minoritatoj.

Kelkaj minoritatoj ekzistas sole en unu ŝtato (ekz. soraboj en Germanio), aliaj diaspore en multaj ŝtatoj (ciganoj).

Kelkaj minoritatoj formiĝis el almigrintoj (ekz. en Usono), aliaj estas originaj indiĝenoj. Ekzemple multaj afrikaj ŝtatoj konsistas el nombraj lokaj etnoj, kies lingvoj ofte eĉ ne havas skriban formon kaj kies kulturo estas transportata buŝe de generacio al generacio, tial ili uzas kiel komunan ŝtatan lingvon iun el la iamaj koloniaj lingvoj (anglan, francan, portugalan ktp.).

Kvankam oni ĝenerale agnoskas, ke ĉiu lingvo havas rajton je ekzisto kaj ĉiu homo rajtas kleriĝi en sia gepatra lingvo, nur sufiĉe fortaj minoritatoj kapablas establi proprajn lernejojn, eldonadi librojn en sia lingvo kaj disvolvadi sian kulturon. Ĉiam oni renkontas la klopodon de la ĉefgento kaj de ĝiaj burokratoj sufoki la minoritatan lingvon, likvidi ties lernejojn kaj kulturon kaj la junan generacion eduki en la lingvo de la ĉefgento.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search